Gil Álvarez de Albornoz | |||||
---|---|---|---|---|---|
hispana nobelo kaj ekleziulo | |||||
Persona informo | |||||
Gil Álvarez Carillo de Albornoz | |||||
Naskiĝo | ĉ. 1310 en Carrascosa del Campo | ||||
Morto | 23-an de aŭgusto 1367 en Viterbo | ||||
Tombo | Katedralo de Toledo vd | ||||
Religio | Katolika Latina Eklezio vd | ||||
Lingvoj | hispana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tuluzo vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Jimeno de Luna (en) (parent's brother (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
Ĉefepiskopo de Toledo | |||||
Antaŭulo | Jimeno de Luna, lia onklo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Egidio Álvarez de Albornoz y Luna, konata ankaŭ kiel Gil de Albornoz (Carrascosa del Campo, ĉ. 1310 – Viterbo, Italio, 24-a de Aŭgusto de 1367) estis arkiepiskopo de Toledo (1338-1350) kaj kardinalo de la Katolika Eklezio el 1350.
Li studis en Zaragoza kaj Tuluzo. En la familia etoso estis kelkaj gravaj ekleziuloj. Kiel Arkiepiskopo de Toledo li sukcedis sian onklon Jimeno de Luna; tiam li estis ĉirkaŭ 28jaraĝa. Li kiel arkiepiskopo, iĝis politika konsilisto kaj monpruntisto, financante per la abunda riĉo de la toleda eklezio la militojn de Alfonso la 11-a de Kastilio kontraŭ la islamanoj, kiuj sukcesis ĉe la konkero de Algeciras kaj de Tarifa.[1] Lia rilato kun la reĝo ŝajne estis tre amika, sen moralaj kritikoj kontraŭ la reĝa amanto, la vidvino Leonor de Guzmán, patrino de Henriko la 2-a de Kastilio.