Giovanni Giorgi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de novembro 1871 en Luko |
Morto | 19-an de aŭgusto 1950 (78-jaraĝa) en Castiglioncello |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–1950) Reĝlando Italio (1871–1946) |
Alma mater | Universitato de Romo "La Sapienza" |
Okupo | |
Okupo | fizikisto inĝeniero matematikisto |
Giovanni GIORGI (27a de novembro 1871 – 19a de aŭgusto 1950) estis itala fizikisto kaj elektrinĝeniero kiu proponis la Giorgi sistemon de mezurado, nome antaŭanto de la Internacia sistemo de unuoj (ISU).
Ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento, post la malkovroj de James Clerk Maxwell, klariĝis ke la elektraj mezurunuoj ne povas esti klarigitaj laŭ terminoj de la tri fundamentaj mezurunuoj de longo, maso kaj tempo, kaj ke kelkaj neraciaj koeficientoj aperis en la ekvacioj sen ajna logika fizika tialo. En 1901, Giorgi proponis al la "Associazione elettrotecnica italiana" (AEI) ke la ĝistiama sistemo MKS (kiu uzis la unuojn de metro, kilogramo kaj sekundo kiel fundamentaj unuoj) estu etendita per kvara unuo elektita el la unuoj de elektromagnetismo, solvante ankaŭ la eston de neraciaj koeficientoj.[1][2][3][4]
En 1935 tio estis adoptita de la Internacia Elektroteknika Komisiono (IEK) kiel M.K.S. Sistemo de Giorgi sen specifigi kiun elektromagnetikan unuon oni elektos kiel la kvara fundamenta unuo.[5] En 1946 la Komitato Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (KIPM) aprobis proponon por uzi la amperon kiel tiu unuo en kvar-dimensia sistemo, nome MKSA sistemo.[6]
La Giorgi sistemo estis tiele antaŭaĵo de la Internacia sistemo de unuoj (SI) adoptita en 1960, kio estis bazita sur ses fundamentaj unuoj: metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino, kaj kandelo.[6] La molo estis aldonita kiel sepa fundamenta unuo en 1971. [7]