Giovanni van Bronckhorst | |
---|---|
Giovanni van Bronckhorst en 2024 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Giovanni Christiaan van Bronckhorst |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1975 (49-jaraĝa) en Roterdamo |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | futbalisto (–2010) futbala trejnisto |
TTT | |
Retejo | http://giovanbronckhorst.wimsicl.com |
Giovanni van BRONCKHORST [ɟijoːˈvɑni vɐn ˈbrɔŋkhɔrst] (naskiĝis la 5-an de februaro 1975 en Roterdamo) estas nederlanda futbalisto. Giovanni van Bronckhorst kiel membro kaj teamestro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "5".
Lia patro estas de nederlanda-indonezia deveno, kun historiaj radikoj en Nederlanda Hindio. Lia patrino estas de moluka deveno. La patrinflankaj geavoj devige venis al Nederlando post la proklamo de la Respubliko de la Sud-Molukoj.
|