Gipsoplatoj estas industria konstrumaterialo kutime uzata por fini la internajn murojn kaj plafonojn. Ili konsistas el muldita gipso inter du tavoloj de kartono.
Tiu tekniko kondukis al la kreado de nova konstruprofesio : « la platmasonistoj ».
Se la uzo de gipso en la konstruado ne estas nova, la koncepto de la gipsoplato (plasterboard) estis inventita en Usono en 1894.
Tiu tekniko alvenis en Francio post la dua mondmilito, kiam necesis rekonstrui la landon.
En fabriko, la gipso miksita kun adjuvantoj estas enfermita inter du folioj el kartono, konsistigante tiel maldikajn konstruelementojn, kiuj tamen havas interesajn mekanikajn proprecojn.
Kvanteto da radono povas ellasiĝi el la gipso kaj iuj malbonkvalitaj platoj (entenantaj sulfuron) povas ellasi toksan H2S.
La platoj estas starigataj kaj fiksataj per ŝraŭboj sur reloj aŭ lignaj fostoj, apartaj metalaj fostoj aŭ per rekta gluado sur masonita strukturo per adhera mortero.
La gipsoplatoj havas multajn mediajn avantaĝojn, sed ankaŭ kelkajn malavantaĝojn :