Glacifjordo de Ilulissat | |||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
fjordo, protektata areo [+] | |||||||||||||||||||||||||||||||
Lando | Gronlando | ||||||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 69° 10′ 8″ N, 50° 18′ 0″ U (mapo)69.169-50.3Koordinatoj: 69° 10′ 8″ N, 50° 18′ 0″ U (mapo) [+] | ||||||||||||||||||||||||||||||
Akvokolektejo | 4 024 km² (402 400 ha) [+] | ||||||||||||||||||||||||||||||
Areo | 4 024 km² (402 400 ha) [+] | ||||||||||||||||||||||||||||||
Glacifjordo de Ilulissat | |||||||||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Ilulissat [+] | |||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||
La Glacifjordo de Ilulissat (gronlande Ilulissat Kangerlua aŭ Ilulissat Kangia, dane Ilulissat Isfjord) situas en Gronlando (du kilometrojn sude de la nomdona komunumo Ilulissat [dane Jakobshavn]).
La glacifjordo (gronlande Kangia) situas 250 kilometrojn norde de la arkta cirklo ĉe la okcidenta bordo de Gronlando. Ĝi sternas 40 kilometrojn en la landon kaj vastas 7 kilometrojn. Ĉe sia fino ("fonto") troviĝas glaĉero Sermeq Kujalleq, unu el la plej aktivaj glaĉeroj de la mondo, kiu fluas je ĉ. 20 metrojn tage. Koresponde glaciamaso da 35 km³ jare enverŝiĝas en la maron.
Ĉe la glaĉer-"buŝo", kie la glaĉero fluas en la maron, forrompiĝas grandaj amasoj da glacio: la glaĉero naskas glacimonton. Daŭras ĉirkaŭ 12 ĝis 15 monatojn, ĝis nova glacimonto atingas la liberan maron (Davisa Markolo), ĉar la glaĉero alŝutis ĉe sia enfluejo submaran morenon, kiu malfaciligas la forflosadon de la pli grandaj glacimontoj.
La Glacifjordo de Ilulissat kaj la glaĉero Sermeq Kujalleq estis objekto de multaj studoj pri glaĉeroj (ĉar ili estas relative facile atingeblaj).
Pro sia giganteco kaj sia graveco por la esplorado de glaĉeroj la Glacifjordo de Ilulissat estis deklarita Monda Naturheredaĵo far UNESKO en 2004.