Gloria Guida | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Gloria Guida | ||
Naskiĝo | 19-an de novembro 1955 (69-jaraĝa) en Meran | |
Lingvoj | itala vd | |
Loĝloko | Casalecchio di Reno vd | |
Ŝtataneco | Italio ![]() | |
Familio | ||
Edz(in)o | Johnny Dorelli (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro filmaktoro modelo kantisto modelo de la erotika fotografio ![]() | |
Aktiva dum | 1974– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gloria GUIDA [glorja gŭida] (itallingva prononco: [ˈɡlɔːrja ˈɡwiːda]; 19-a de novembro 1952) estas itala aktorino kaj manekeno. Ŝi estas plej bone konata pro stelulado ei la seksaltira ĝenro nomita commedia erotica all'italiana, precize en la serio La liceale (La studentino), kaj ankaŭ en erotikaj maturiĝaj dramaj filmoj meze de la 1970-aj jaroj.
Ŝi ekkarieris kiel kantistino en la dancejo de sia patro en la marbordo de Romanjo. Poste ŝi iĝis manekeno, kaj venkis en junulara beleckonkurso Miss Teenage Italia en 1974. Poste ŝi stelulis en multaj seksaltiraj komedioj kiuj tuj rangigis ŝin kiel seksosimbolo. Du el ŝiaj fruaj filmoj, nome La ragazzina (La junulino) kaj La minorenne, ambaŭ filmitaj en la somero de 1974, estas historioj de junulinoj kiuj malkovras sian seksecon. Ŝi faris faman elrompon en 1975 per La liceale (La studentino). Alia filmo tre sukcesa estis Avere vent'anni ("Esti 20-jaraĝa") en 1978, en kiu ŝi stelulis kun Lilli Carati.
Krom en filmoj, ŝi aperis en 16 televidaj programoj kaj du teatraĵoj, kaj kiel kantistino ŝi publikigis tri unuopaĵojn.