Golubinci, serbe Голубинци estas granda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Stara Pazova.
Golubinci situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Ruma-Stara Pazova.
Dum fino de la mezepoko la regiono estis sub turka kontrolo. Ĝis fino de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. En 2002 loĝis en Golubinci 3878 serboj (76 %), 799 kroatoj, 152 ciganoj, 59 jugoslavianoj, 22 slovakoj, 9 hungaroj kaj aliaj. Pli frue (dum la pacaj tempoj) loĝis 2500 da kroatoj.