Grgurevci, serbe Гргуревци, hungare Szentgergely [sentgergej] estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Sremska Mitrovica.
Grgurevci situas sur deklivoj de Fruŝka Gora.
Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Grgurevci 1312 homoj, (1243 serboj, 14 kroatoj, 9 jugoslavianoj kaj aliaj).