- La mallongigo TI en Gudo TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Gudo. |
Gudo | |
---|---|
Blazono de Gudo | |
Preĝejo Sankta Maria en Gudo | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Belinzono |
Komunumaro | Tiĉino |
Koordinatoj | 46° 10′ 0″ N 8° 57′ 0″ O / 46.16667 °N, 8.95000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 0″ N 8° 57′ 0″ O / 46.16667 °N, 8.95000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 770 |
Areo | 9,94 km² |
Alteco | 232 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6515 |
Komunumkodo | 5008 |
Mapo de Gudo |
Gudo estas komunumo de la komunumaro Tiĉino kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 770 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Gudo situas en la nordo de la ebenaĵo de Magadino ĉe la bordo de la rivero Tiĉino, proksimume 6 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Belinzono, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. Sude de la kanaligita rivero Tiĉino etendiĝas marĉo kun pluraj lagetoj. La malnova fluvojo de Tiĉino formas la sudan komunumlimon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Gudo kaj Progero en la ebenaĵo, kaj Malacarne, Caneggio, Costone kaj Monti Martino[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,94 km², de kiuj 61,8 % estas kovritaj de arbaro, 27,1% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]
La komunumo Gudo limas en nordo kaj oriento al Sementina, en sudsudoriento al Giubiasco, en sudo al Sant'Antonino TI, en sudsudokcidento al Cadenazzo, kaj en okcidento al Cugnasco.
Tra Gudo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Belinzono al Locarno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 Belinzono-Sudo situas proksimume 3 kilometrojn okcidentsudokcidente de la komunumo en Camorino.
La unua dokumenta mencio de Gudo datiĝas el la jaro 1277 kiel Gudio. Komence de la 20-a jarcento apud Progero estis trovita vasta prahistoria tombokampo. El trovitaj ceramikaj objektoj oni konkludis, ke la unuaj setlejoj en Gudo jam ekzistis en la 17-a jarcento antaŭ Kristo. Dum mezepoko la johanitoj de Contone, la episkopo de Como kaj diversaj nobelaj familioj de la regiono posedis bienojn en Gudo. En la jaro 1440 Gudo kaj Sementina disiĝis de la paroĥo Belinzono kaj sendependiĝis. Laŭ Legendoj en Gudo dum mezepoko ankaŭ ekzistis benediktana monaĥejo. [3]
|