Guillermo Montesinos | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de januaro 1948 (76-jaraĝa) en Castelló | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro vd | |
Laborkampo | Aktorado vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Guillermo José "Willy" Montesinos Serrano (Castellón de la Plana, 10-a de januaro 1948) estas hispana aktoro.
Li ekaktoris estante ankoraŭ junulo. Li debutis en kino en 1975 kaj dum jaroj li intervenis en multaj filmoj, kvankam lia kariero centroĝis ĉefe en teatro dum tiu epoko.
En la 1980-aj jaroj lia kariero evoluis ascende, pere de titoloj kiel La vaquilla (1984), de Luis García Berlanga, La vida alegre (1987), de Fernando Colomo, kaj Mujeres al borde de un ataque de nervios (1988), de Pedro Almodóvar, en kiu li ludis neforgeseblan rolon de ekstravaganca taksiisto.
En la lastaj jaroj li kombinis kinkarieron kun laboroj en televido (Pero ¿esto qué es?, 1990-1991; Los ladrones van a la oficina, 1993-1995; Contigo pan y cebolla, 1997) kaj kun teatro.