Gyula Moravcsik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Moravcsik Gyula Emil Géza |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1892 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de decembro 1972 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 610-45. templomi fülke |
Lingvoj | latina • greka • turka • rusa • hungara • germana • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Fasori Gimnázium (en) (–1910) Universitato Eötvös Loránd (–1914) Eötvös József Collegium (en) (–) |
Familio | |
Infano | M. Gyula Moravcsik |
Okupo | |
Okupo | historiisto Byzantinist (en) universitata instruisto klasika filologo |
Gyula Moravcsik [djula moravĉik], laŭ la hungara skribmaniero Moravcsik Gyula (naskiĝis la 29-an de januaro 1892 en Budapeŝto, mortis la 10-an de decembro 1972 samloke) estis hungara filologo, sciencisto pri Bizanco, pedagogo, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1945). Lia filo estis M. Gyula Moravcsik.
Gyula Moravcsik frekventis universitaton Reĝan Universitaton en Budapeŝto. Li ankaŭ studvojaĝis al Parizo, Romo, Munkeno. En 1914 li akiris diplomon, poste li soldatiĝis, baldaŭ li estis militkaptito en Rusio. Hejmenveninta en 1920 li instruis en gimnazio, ekde 1924 li instruis en universitato. Li partoprenis en kongresoj pri Bizanco kaj li esploris en Grekio kaj Usono. Li ricevis premion Kossuth en 1949, inter 1932-1972 ankaŭ aliajn (eĉ greka, bulgara kaj germana) premiojn. Li membriĝis ankaŭ al bulgara, bavara, orientgermana, aŭstra, serba kaj greka akademioj.