Gérard BERRY, kiu naskiĝis la 25-an de decembro 1948, estas instruisto pri informadiko en la Kolegio de Francio. Pro la multaj aplikoj de siaj laboroj en la industrio, li akiris multfoje distingojn, el kiuj la oran medalon de CNRS li ricevis en 2014.[1]
Eksa studanto de Franca Politeknika Lernejo kaj ĝenerala inĝeniero de la Nacia Altlernejo de Minoj de Parizo, Gérard Berry estis scienca esploristo en tiu lasta lernejo kaj samtempe en la instituto INRIA de 1970 ĝis 2000. Scienca direktoro de la firmao Esterel Technologies inter 2001 kaj 2009, li reprenis poste la oficon de direktoro de scienca esplorado en INRIA de 2009 ĝis 2012[2]. Post kiam li prezentis du altlernejan kursojn en 2007-2008 pri "Kial kaj kiel la mondo iĝas cifereca" kaj en 2009-2010 pri "Pensi, modeli kaj mastri la kalkulan informadikon", li instruas ekde 2012 la unuan kurson pri informadiko en la Kolegio de Francio pri "Algoritmoj, maŝinoj kaj lingvoj".[3]