Günter KUNERT (naskiĝis la 6-an de marto 1929 kaj mortis la 21-a de septembro 2019) estis germana verkisto.
Kunert naskiĝis en Berlino. Li studis grafik-arton, sed ĉesigis tiun ĉi karieron, por dediĉi sin al la verkado. En la jaro 1948 li fariĝis ano de la SED, la gvida partio de GDR. Li konatiĝis kun Bertolt Brecht kaj Johannes R. Becher, kiuj influis lian fruan verkaron. En 1950 aperis lia unua poemaro: Wegschilder und Mauerinschriften.
En la jaro 1976 Günter Kunert publike kritikis la sintenon de sia partio al la sistemkritikanto Wolf Biermann, sekve li perdis sian anecon al la SED. En 1979 li elmigris al FRG.
La verkaro de Kunert konsistas ĉefe el poemoj, krome el rakontoj, televidaj dramoj, radiodramoj, filmscenaroj, infanlibroj kaj eseoj.