Güntersberge estas urbeta loĝloko kaj eksa administra komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto, en la samnoma mezalta montaro Harco. Fine de 2019 la loĝloko havis 651 loĝantojn. La 1-an de aŭgusto 2009 la urbeto kun la najbara urbo Harzgerode kaj kvin pliaj antaŭaj komunumoj unuiĝis al nova komunumo Harzgerode.
En Güntersberge okazis la Internacia Junulara Kongreso de 1996.