Głubczyce | |||||
germane: Leobschütz | |||||
Blazono | |||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Głubczyc | ||||
Provinco | Opolio | ||||
Distrikto | Distrikto Głubczyce | ||||
Komunumo | Głubczyce | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Koordinatoj | 50° 12′ N, 17° 50′ O (mapo)50.217.833333333333Koordinatoj: 50° 12′ N, 17° 50′ O (mapo) | ||||
Areo | 12,52 km² | ||||
Loĝantaro | 12100 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 966 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 48-100 | ||||
Telefona antaŭkodo | 77 | ||||
Aŭtokodo | OGL | ||||
TERYT | 5162302034 | ||||
Estro | Jan Krówka | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Niepodległości 14 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 48-100 | ||||
Telefono de estraro | 77 485-23-25 | ||||
Fakso de estraro | 77 485-24-16 | ||||
Poŝto de estraro | umig-glubczyce@glubczyce.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Ĉeĥio) Krnov (Ĉeĥio) Albrechtice (Ĉeĥio) Rusin (Francio) Saint-Remy-sur-Avre (Germanio) Rockenhausen (Ukrainio) Zbaraż | ||||
Głubczyce [gwupˈʧɨʦɛ] (germane Leobschütz) estas urbo en la provinco Opolio de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021 havis loĝantaron de 12 100 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 966 homoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Głubczyce.
De 1742 ĝis 1945 la urbo apartenis al Prusio, kiu en 1871 fariĝis fonda ŝtato de la Germana Regno kaj havis germanlingvan loĝantaron. Post fuĝo aŭ perforta elpelo de la germanoj la urbo estis aneksita de Pollando je la fino de la Dua Mondmilito. La antaŭan loĝantaron anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj.
Rezulte de daŭranta ĝis la 24-a de marto 1945 sieĝo kaj rabo, farita de la soldatoj de Ruĝa Armeo, en la unua semajno post ĝia fino ĉ. 40% de la urbo estis detruita.
De la komenco de februaro 1909 s-ro Leupold aranĝis bone vizitatan Esperanto-kurson en tiama Leobschütz. En 1911 okazis dua kurso, instruata de s-ro fabrikestro Lorenz. La nove malfermita kurso havis lokon ĉiulunde ĉe „Franz”.