Hanna Hertelendy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1919 en Budapeŝto, ![]() | |
Morto | 15-an de majo 2008 (88-jaraĝa) en Okcidenta Holivudo | |
Mortis per | Malsano ![]() | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Familio | ||
Edz(in)o | István Békássy ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | filmaktoro televida aktoro ![]() | |
Aktiva dum | 1944– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hanna Hertelendy [hungara prononco: hertelendi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hertelendy Hanna estis hungara-usonana aktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Zimka Ilona (laŭ alia fonto Zinka Janka Irma), ŝia plej ofta nomo en Usono estis Hanna Landy.
Zimka Ilona [1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1919 en Budapeŝto, ŝi mortis la 15-an de majo 2008 en Holivudo (Los Angeles, Kalifornio, Usono).
Zoltán Egyed aprezis Zinka-n talenta kaj Hanna Hertelendy komencis sian aktoran karieron en kabaredoj en sia naskiĝurbo. Post la 2-a mondmilito ŝi havis rolojn ekzemple en Teatro Magyar, Gaja Teatro. En 1948 ŝi vojaĝis al Usono, hejmenveninta ŝi denove havis rolojn en Budapeŝto, sed poste ŝi eterne forlasis Hungarion. En Usono inter 1948-2000 ŝi havis pli ol cent kinfilmajn aŭ televiziajn rolojn. Ŝi estis membro de Actors Studio.
Ŝi edziniĝis sesfoje, ŝia unua edzo estis dramaturgo István Hertelendy, post la vidviniĝo en 1945 ŝi edziniĝis al usona diplomato, en 1949 al usona aktoro, sed post 2 jaroj ŝi vidviniĝis. Ŝia kvara edzo estis István Békássy, kiun sekvis 2 aliaj usonaj aktoroj. Ŝi naskis 2 gefilojn en 1954 kaj 1961.