membro de la Federacia Konsilio de Svisio • Member of the Swiss Council of States • Prezidento de Konfederacio Svislando • Prezidento de Konfederacio Svislando vd
La 17-an de decembro1959, li estas elektita ĉe la Feredacia Konsilio je la tria balotrondo. La parlamento preferis lin pli ol la prezidenton de la svisa socialista partio Walther Bringolf, kiun igis neelektebla lia komunista estinteco antaŭ la okuloj de dekstraj partioj. Tio rezignigis lin je la dua voĉdonvico. La svisa socialista partio ne plendis pri sia ministro, kies « Tschudi-takton » la publika opinio aprezis.
Li estras la federacian departementon pri internaj aferoj dum 14 jaroj.
Impulsate de li, socialaj asekurecoj disvolviĝas sed ne sukcesas solvi la problemon pri san-asekureco.
La voja reto estas konstruata ekde 1964.
Universitatoj profitas la monhelpon de la federacia ŝtato, la politeknika lernejo de Laŭzano estas transzorgata de la konfederacio, scienca esplorado estas subtenata malgraŭ la rifuzo de la konstitucia artikolo pri instruado kaj esplorado (la majoritato de la kantonoj ne estis atingita). Tamen, la svisa konsilio pri scienco estas kreita.
Naturmedioprotektado iĝas konstitucia postulo.
Li estas prezidento de la svisa konfederacio en 1965 kaj 1970. Li eksiĝas de sia funkcioj la 31an de decembro1973.