Heinrich Spoerl | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de februaro 1887 en Duseldorfo | |
Morto | 25-an de aŭgusto 1955 (68-jaraĝa) en Rottach-Egern | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Patro | Heinrich Spoerl (en) vd | |
Infanoj | Alexander Spoerl (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo poeto-juristo verkisto vd | |
Aktiva en | Duseldorfo • Rottach-Egern vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La germana verkisto Heinrich SPOERL [hajnriĥ ŝperl] naskiĝis je la 8-a de februaro 1887 en Düsseldorf kaj mortis je la 25-a de aŭgusto 1955 en Rottach-Egern. Li studis juron en Marburg, Berlino, Bonn kaj Munkeno. De 1919 ĝis 1937 li laboris kiel advokato en sia naskiĝurbo, poste li plene dediĉis sin al la verkado, vivis en Berlino kaj en Rottach-Egern apud la lago Tegernsee.
La verkaro de Heinrich Spoerl konsistas el humuraj kaj socikritikaj romanoj kaj rakontoj. Plej fama estas lia – ankaŭ tre sukcese filmigita – romano Die Feuerzangenbowle. Ĝi temas pri maljuniĝanta verkisto, kiu bedaŭras ke li en sia junaĝo nur havis privatan instruon kaj neniam devis frekventi lernejon. Ŝanĝante do iomete sian eksteraĵon li fariĝas lernanto de vilaĝa gimnazio, kie li per amuzaj friponaĵoj turmentas siajn instruistojn. Almenaŭ en Germanio la verko kaj la filmo ankoraŭ nuntempe estas tre popularaj.