Helene Lange | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Helene Lange | |||||
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1848 en Oldenburgo | ||||
Morto | 13-an de majo 1930 (82-jaraĝa) en Berlino | ||||
Tombo | Friedhof Heerstraße, 5 A – 1 vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno Vajmara Respubliko Germanio vd | ||||
Partio | Free-minded Union (en) Progresisma Popolpartio Germana Demokratia Partio vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Gertrud Bäumer (mul) (1898–) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto redaktisto pedagogo socia laboristo aktivisto pri virinaj rajtoj vd | ||||
Aktiva en | Hamburgo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Helene LANGE (naskiĝinta la 9-an de aprilo 1848 en Oldenburgo, mortinta la 13-an de majo 1930 en Berlino) estis germana pedagogino, pionirino feminisma kaj politikistino de DDP (socialliberalisma partio). Inter 1919 kaj 1921 ŝi urbokonsilianis en Hamburgo.
Post la frekvento de la Cecilio-lernejo en sia naskiĝurbo ŝi trejniĝis por la profesio instruista kaj gvidis, post translokiĝo al Berlino en 1872, la porinstruistinan seminarion de f-ino Crain. Ekde la jaro 1888 ŝi estris la realaĵ-kursojn porvirinajn, kiuj ŝanĝiĝis en 1893 je gimnaziaj respektive malhumanismaj gimnaziaj kursoj.
Kune kun Auguste Schmidt kaj Marie Loeper-Housselle ŝi fondis en 1890 en Friedrichroda "Allgemeiner Deutscher Lehrerinnen-Verein/ADLV" (Ĝenerala germana porinstruista asocio). Ŝi estrinis ĝin kiel ankaŭ la berlinan kaj la ĝeneralan Germanan Porvirinan Asocion. Krome ŝi anis ĉe "International Council of Women".
Lange verkis: »Leitfaden für den Unterricht in der Geschichte der französischen Literatur« (en franca tradukado »Précis de l'histoire de la littérature française«; Berlino 1885); »Schillers philosophische Gedichte« (Berlino 1887); »Die höhere Mädchenschule und ihre Bestimmung« (Berlino 1887); »Frauenbildung« (Berlino 1889; post impresoj gajnitaj dum studvojaĝo al Anglujo); »Entwickelung und Stand des höhern Mädchenschulwesens in Deutschland« (laŭ komisio de la Prusia ministerio pri edukado okaze de la ĉikaga Monda Kolumba Ekspozicio, Berlino 1893) kaj multe da pamfletoj kaj prelegaj surpaperigitaĵoj servantaj al la porvirina kaj porinstruistina movadoj. Ekde 1893 ŝi eldonis la monatgazeton berlinan »Die Frau« kaj kun Gertrud Bäumer (kiu iĝis ankaŭ ŝia vivpartnerino) la manlibron »Handbuch der Frauenbewegung« (volumoj 1–4, Berlino 1901/02).
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 164-165 (tie ĉi interrete)