Henk Sneevliet | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo 1883 en Roterdamo |
Morto | 13-an de aprilo 1942 (58-jaraĝa) en Kamp Amersfoort |
Mortokialo | Pafvundo ![]() |
Lingvoj | nederlanda • franca • germana • angla • indonezia |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Wilhelmina Hendrika Draaijer (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto sindikatisto politikisto rezistobatalanto ![]() |
Hendricus Josephus Franciscus Marie SNEEVLIET, konata kiel Henk SNEEVLIET, pseŭdonime Maring laŭ la indonezia kaj 马林 [ma-lin] en la ĉina (naskiĝis la 13-an de majo 1883 en Roterdamo, mortis la 13-an de aprilo 1942 en Leusden) estis nederlanda politikisto, sindikatisto, marksisto kaj ano de la rezistomovado dum la Dua Mondmilito.
Antaŭ la Dua Mondmilito, Sneevliet estas aktiva en Nederlando kaj Nederlanda Hindio kiel revoluciulo kaj kontraŭkoloniisto. Kiel agento de la Tria Internacio, Sneevliet gvidis la formadon de la Komunista Partio de Ĉinio en 1921. En Nederlando li estis fondinto, prezidanto kaj nura reprezentanto en la Dua Ĉambro por la Revolucia Socialisma Laborista Partio. Li partoprenis la komunisman reziston kontraŭ la nazia okupacio de Nederlando dum la Dua Mondmilito, por kio la nazioj ekzekutis lin en aprilo 1942.