Henny Eman | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de marto 1948 en Arubo | ||||
Morto | 6-an de januaro 2025 (76-jaraĝa) en Horacio Oduber Hospital | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() | ||||
Partio | Aruba Popola Partio ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Shon A Eman (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Mike Eman ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jan Hendrik Albert "Henny" EMAN (n. la 20-an de marto 1948 en Arubo, Nederlandaj Antiloj- mortis la 5-an de januaro 2025) estis politikisto kaj ŝtatisto, dufoje Ĉefministro de Arubo de la 1a de januaro 1986 ĝis la 9-a de februaro 1989 kaj de la 29a de julio 1994 ĝis la 30-a de oktobro 2001 [1].
Nepo de politikisto Sean Eman, Aruba sendependecaktivulo kaj fondinto de la Aruba Popola Partio. Filo de la politikisto Cornelis Eman. En frua aĝo li foriris al Nederlando, kie li studentiĝis kaj eniris la Fakultaton de Juro en la Universitato de Leiden.
En 1979 li revenis al Arubo kaj iĝis la gvidanto de la partio. Li estis elektita membro de la Antila Parlamento, same kiel la insula parlamento de Arubo. En 1986-1989 kaj 1994-2001 li estris la registaron de la insula ŝtato.
Lia frato, Mike Eman, ankaŭ estis la registarestro de Arubo.