Henri Dutilleux | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Henri Paul Julien Dutilleux |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1916 en Angers |
Morto | 22-an de majo 2013 (97-jaraĝa) en 4-a arondismento de Parizo |
Tombo | Tombejo de Montparnasse |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Konservatorio de Parizo Regional Conservatoire of Douai (en) |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Geneviève Joy (mul) |
Parencoj | Jean-Louis Koszul (unuaranga kuzo) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikologo filmkomponisto |
Verkoj | Sonate for piano Petit air à dormir debout |
TTT | |
Retejo | http://mac-texier.ircam.fr/textes/c00000032/ |
Henri Dutilleux (naskiĝis la 22-an de januaro 1916, mortis la 22-an de majo 2013) estis franca komponisto kiu verkis ĉefe dum la dua duono de la 20-a jarcento. Lia muziko, kiu gajnis internacian laŭdon, sekvis la tradicion de Maurice Ravel, Claude Debussy, kaj Albert Roussel, sed laŭ persona stilo.
Kelkaj el liaj rimarkindaj komponaĵoj estas piana sonato, du simfonioj, la violonĉela konĉerto Tout un monde lointain ("Tuta fora monda"), la violona konĉerto L'Arbre des Songes ("La arbo de sonĝoj") kaj la kvarteto Ainsi la Nuit ("Tiel la nokto"). Famaj muzikistoj, inkluzive de Charles Munch, George Szell, Mstislav Rostropovich, Isaac Stern, Anne-Sophie Mutter, kaj Seiji Ozawa mendis verkojn el li.