Henrik Lindstrøm | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de majo 1866 en Hammerfest |
Morto | 21-an de septembro 1939 (73-jaraĝa) en Oslo |
Ŝtataneco | Norvegio ![]() |
Okupo | |
Okupo | kuiristo esploristo ![]() |
Adolf Henrik Lindstrøm (17a de Majo, 1866 – 21a de Septembro, 1939) estis norvega ĉefkuiristo kaj polusa esploristo.[1]
Lindstrøm estis naskiĝinta en Hammerfest.[2][3] Li estis Kveno.[4] Li partoprenis en la ekspedicio de Otto Sverdrup per la ŝipo Fram el 1898 al 1902. Poste li veturis kun Roald Amundsen dum sia navigado de la Nordokcidenta Pasejo per la Gjøa el 1903 al 1906, kaj en la Sudpolusa ekspedicio de 1910 al 1912. Li partoprenis ankaŭ en ekspedicio al Siberio el 1914 al 1916. Lindstrøm mortis en Oslo.[2]