Henryk Łowmiański | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1898 en Daugudžiai, Vilkomir County, Rusia Imperio |
Morto | 4-an de septembro 1984 (86-jaraĝa) en Poznano, Pollando |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Tombo | Rzgów |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Pollando |
Alma mater | Universitato Vilno |
Familio | |
Edz(in)o | Maria Łowmiańska (en) |
Okupo | |
Okupo | historiisto mezepokisto |
Henryk Łowmiański (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1898 en Daugada, proksime al Ukmergė, mortis la 4-a de septembro 1984 en Poznań) – pola historiisto, mezepokisto, aŭtoro de i.a. monumenta monografio Początki Polski (Komencoj de Pollando) (1963–1985).
Henryk Łowmiański naskiĝis en tiutempa Rusia Imperio. Frekventis al mezlernejoj, unue en Vilno, poste en Czernihów. En 1916 enskribiĝis al Kijiva Universitato. Poste studis historion en Universitato de Stefan Batory en Vilno, kie engaĝiĝis kaj sekvis sian sciencan vojon.