Herman Bang | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1857 en Sønderborg, Ŝlesvigo |
Morto | 29-an de januaro 1912 (54-jaraĝa) en Ogden, Usono |
Tombo | Vestre Cemetery (en) |
Lingvoj | dana |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio |
Okupo | |
Okupo | verkisto aŭtobiografo ĵurnalisto literaturkritikisto |
Herman Joachim BANG (naskiĝinta la 20-an de aprilo 1858 en Asserballe sur Als, mortinta la 29-an de januaro 1912 je Ogden en Utaho) estis dana verkisto.
Bang aktivis ĵurnaliste, verkiste kaj dramaturge. Kelkan tempon li pasigis ekstere de Danujo. Poste li revenis patrujen, laboronte en Kopenhago. Dum mallonga tempo estis lia koramiko la germana aktoro Max Eisfeld.
Li verkis, krom kritikaj laboraĵoj (kiuj parte estis kolektitaj sub la titolo »Realisme og realister« kaj »Kritiske studier«, 1879–80), serion da naturalismaj romanoj kaj noveloj kiuj ne malofte esploras la voluptojn.
Menciindas jenaj romanoj: »Håbløse slægter« (1880); »Fædra« (1883); »Stuk« (1887); »Tine« (1889: pri la tempo de la Dania-Germana Milito); »Ludvigsbakke« (1896); »Det hvide hus« (1898); »Det grå hus« (1901); »Englen Michael« (1902); la novelaj kolektoj »Excentriske noveller« (1885), »Stille eksistenser« (1886, en kiu aperas ankaŭ lia majstroverko »Ved vejen«); »Under åget« (1890); »De fire djævle« (1895); »Liv og dod« (1899).
Li ankaŭ eldonis volumon kun poemoj (»Digte«, 1889) kaj la dramon »Ellen Urne« (1885). Membiografie li skribis »Ti år. Erindringer og hændelser« (1891).