Hetyefő [hetjefO] estas tre malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Sümeg.
Hetyefő situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Marcal, laŭ traira flankovojo. Sümeg troviĝas 15, Zalaszentgrót 16, Celldömölk 29 km-ojn.
La unua mencio devenis el 1241 laŭ tiama ortografio "Heghe". Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis. Vilaĝservoj estas kulturdomo, kuracejo, vilaĝokuratoro, 2 vendejoj, drinkejo, migra poŝto.