Hipokrepido | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hippocrepis comosa
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Species
| ||||||||||||||||
Hippocrepis emerus | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La hipokrepido[1] (latine Hippocrepis) estas genro de fabacoj kun proksimume 35 specioj el malnova mondo. Temas pri herboj kaj etaj arbustoj kun floroj aranĝitaj umbelforme, plejofte flavpetalaj. Guŝoj ofte konsistas el segmentoj fuzelformaj aǔ sigmoformaj. Stipuloj estas unuigitaj al petiolo. Pluraj specioj estas ornamplantoj.
La nomo Hippocrepis elvenas el la greka ἵππος, ἵππου (kiu signifas ĉevalo) plus κρηπίς, κρηπῖδος (kiu estis ia vira ŝuo), do laŭvorte "ĉevalŝuo". Tio estas priskribo de la formo de la fruktosegmentoj en kelkaj specioj.[2].
La Esperanta termino "hipokrepido" estas klasike konstruita laŭ la genitiva formo, kaj laŭ la PIV-aj modeloj kiel ĉe la vorto hipodromo[3] kaj ĉe la genro Crepis > krepido[4].
Du specioj estas vaste konataj: