Hipseo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso
vira
Patro
Peneo
Patrino
Creusa
Edzo/Edzino
Chlidanope • Tricca
Infanoj
Themisto • Kireno • Astyagaea
Laŭ la helena mitologio , Hipseo (el la greka Ὑψεύς , «altulo») estis la unua reĝo de la lapitoj , kiu regis en la nordo de Tesalio . Li estis filo de la riverdio Peneo kaj de la najado Kreŭso , filino de Geo [ 1] , aŭ de Filiro , filino de Asopo [ 2] . Kun Klidanopo , plia najado, aŭ kun Triko [ 3] (eponimulino de la urbo Tricca kiu aperas en kelkaj versioj kiel plia filino de Peneo[ 4] ) li havis kvar filinojn: Kirenon [ 5] [ 6] (kiu iĝis reĝino en Libio post sia forkapto fare de Apolono [ 7] ), Temiston [ 8] , Alkeon kaj Astiagujon , edzino de Perifaso [ 9] .
Perseo ŝtonigante Fineon kaj lian akompanantaron , laŭ Luca Giordano (ĉ. 1680 ). Hipseo estis unu el la etiopanoj kiuj kontraŭstaris la geedziĝon de Perseo kaj Andromedo .
Krom la antaŭa, Hipseo estas ankaŭ la nomo de la jenaj roluloj de la greka mitologio:
Etiopa militestro kiu batalis kun Fineo kontraŭ Perseo ĉe la kortego de Cefeo ĝuste dum la geedziĝo de Andromeda kaj Perseo. Li mortigis Protoenoron , sed estis siavice mortigita fare de Linkido [ 10] .
Filo de la riverdio Asopo kaj Metopo [ 11] . Li partoprenis la defendon de Tebo kontraŭ la sieĝo de la Sep [ 12] . Li venkis multajn kontraŭlojn, inkludite Antifoson , Astiageson , Linon kaj Tageson , sed finfine Kapaneo mortigis lin[ 13] .
↑ Pindaro . Pitiaj odoj , 9.13 kaj sekv.
↑ Skolioj pri Pitiaj odoj , 9.27.a de Pindaro.
↑ Pierre Grimal . Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine .
↑ Stefano de Bizanco . Trikkē , ĉe Ἐθνικά .
↑ Diodoro Sicila . Historia biblioteko , 4.81.
↑ Kalimako . 2-a Himno al Apolono , 85 kaj sekv.
↑ Nono . Dyonisiaca , 29.180.
↑ Pseŭdo-Apolodoro . Mitologia biblioteko , 1.9.2.
↑ Diodoro Sicila. Historia biblioteko , 4.69.3.
↑ Ovidio . Metamorfozoj , 5.98-99.
↑ Apolodoro. Mitologia biblioteko , 3.12..6-7.
↑ Statio . Thebaida , 7.310 kaj 723 kaj sekv.
↑ Statio. Thebaida , 9.252 kaj 540 kaj sekvaj.