Historia akso de Parizo

Historia akso de Parizo
vidakso [+]

LandoFrancio
SituoParizo
- koordinatoj48° 52′ 14″ N, 2° 18′ 18″ O (mapo)48.8706114733732.3050355226291Koordinatoj: 48° 52′ 14″ N, 2° 18′ 18″ O (mapo)

Historia akso de Parizo (Parizo)
Historia akso de Parizo (Parizo)
DEC
Map
Historia akso de Parizo
Vikimedia Komunejo:  Axe historique [+]
vdr
La historia akso vidita el la ĝardeno Tuileries.

La historia akso de Parizo (france Axe historique de Paris), aŭ reĝa vojo, estas la nomo de granda kaj longa akso, kiu trapasas la okcidentan parton de Parizo. Ĝi konsistas el larĝa, rekta vojo, kies geografia kaj historia eko estis la palaco Tuileries.

Kvankam la akso ne estis klare difinita antaŭ 1640 fare de André Le Nôtre (la pejzaĝisto de la kastelo de Versailles), tiun vojon oni jam delonge uzadis, depost la unuaj kapetidaj reĝoj, kiam ili loĝis en la Luvro kaj iris ĉasadi al la arbaro de Saint-Germain-en-Laye.

Trapasitaj monumentoj

[redakti | redakti fonton]

Ekde la arko Carrousel, la akso rekte trapasas la placon de la Konkordo kun ĝia obelisko, la avenuon de la Elizeaj Kampoj, la placon Charles de Gaulle, la avenuon Grande Armée kaj la pordon Maillot. En Neuilly-sur-Seine, ĝi plilongiĝas per la avenuo Charles de Gaulle, la ponto de Neuilly kaj trapasas la kvartalon La Défense kun ĝia Granda Arko. La Triumfa Arko de Parizo ankaŭ troviĝas sur la akso, sed ne la piramido de la Luvro.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]