Hontanar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montoj de Toledo | ||
Poŝtkodo | 45159 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Lisardo Sánchez Muñoz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 209 (2011) | ||
Loĝdenso | 1,38 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 37′ N, 4° 30′ U (mapo)39.615-4.5Koordinatoj: 39° 37′ N, 4° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 654 m [+] | ||
Areo | 152 km² (15 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hontanar [+] | |||
Hontanar estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
La termino "Hontanar" devenas el fontana kiu siavice devenas el latina fontana aqua, 'akvo el fonto'.[1] "Hontanar" signifus tiele "fontaron". Laŭ dokumento de la 16a jarcento la nomo rilatas al la tiama ekzisto de kvar fontoj en la municipo.
La loĝanto nomiĝas Hontanariego. La censita populacio en 2011 estis de 209 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,38 loĝ/km².
Hontanar estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 843 m; je 57 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 152 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′54″ N 4°30′0″ Ok.
La municipo troviĝas situanta «en un valle circundado de altas sierras, y por lo tanto profundo y ahogado» (sur valo ĉirkaŭata de altaj montaroj, kaj tiele profonda kaj kruta).[2] Ĝi apartenas al la komarko Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Navas de Estena en la provinco Ciudad Real kaj Los Navalmorales, Navahermosa, Menasalbas, San Pablo de los Montes kaj Los Navalucillos en la provinco Toledo.
Fluas la rojoj Pasadero kaj Cedena kiuj ekfluas en la montoj de Toledo kaj unuiĝas en la antikva vilaĝo de Malamoneda konservante la nomon de la laste menciita ĝis enflui en la riveron Taĵo. Alia rojo nome Hontanar, elfluas ĉe la montaro, en la zono nome Tejera, kaj estas seka somere.
Oni ne konas la precizan daton de ties fondo, kvankam ĝi devis okazi poste al 1243, ĉar ĝi ne aperas en la listo de vilaĝoj farita por la vendo de Los Montes (la Montoj) al la municipo de Toledo en la reĝado de Ferdinando la 3-a. Estas probable ke ties fondo okazis meze de la 14a jarcento post la senhomigo de Malamoneda pro sanproblemoj.
Ĝi apartenis al la antikva komunumo Montoj de Toledo, diserigita en 1837. Meze de la 19a jarcento estis 60 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 3.000 "reales".[2]
Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Hontanar super 600 loĝantoj en la 1930-aj jaroj kaj ĝis 532 poste, sed el la 1960-aj jaroj okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Hontanar kie oni falis unue subcente kaj poste oni iomete rekuperiĝis al la nunaj 200.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.