Horní Benešov

Koordinatoj: 49° 58′ 00″ N 17° 36′ 00″ O / 49.96667 °N, 17.60000 °O / 49.96667; 17.60000 (mapo)
Horní Benešov
germane Bennisch, pole Beneszów Górny
urbo
Placo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Horní Benešov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Bruntál
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Ŝoseo I/11
Situo Horní Benešov
 - alteco 568 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 00″ N 17° 36′ 00″ O / 49.96667 °N, 17.60000 °O / 49.96667; 17.60000 (mapo)
Katastro 20,40 km² (2 040 ha) Horní Benešov
Loĝantaro 2 214 (2024)
Denseco 108,53 loĝ./km²
Fondo 1253
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 12
NUTS 3 CZ081
NUTS 4 CZ0811
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Horní Benešov
Retpaĝo: www.hbenesov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Horní Benešov (germane Bennisch), ĝis la jaro 1926 Benešov, estas urbo en distrikto Bruntál en Ĉeĥio. Ĝi situas en Silezio sur ĉefŝoseo inter Opava (20,5 km) kaj Bruntál (13 km) proksime de limo kun Pollando. En Horní Benešov vivas 2 214 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lichnov, Sosnová, Razová, Leskovec nad Moravicí, Horní Životice kaj Staré Heřminovy.

La devena nomo de la urbo estis Benešov, nur en la jaro 1926 okazis ŝanĝo je Horní Benešov. Historiaj registroj mencias pri ekzistado de Benešov jam en la jaro 1226 kiel pri minista vilaĝo. Minejoj por arĝento apartenis al la plej malnovaj en la lando.

Pri la loĝigado de regiono meritis Vok la 1-a, bofilo de Přemysl Otakar la 2-a. La urbo suferis pro la tridekjara milito, kiam nova superularo komencis rekatoligon kaj la marŝantaj soldataroj prirabis la urbon. Post la tridekjara milito la urbo malrapide resaniĝis spite al senĉesa malkresko de la minado kaj en 1669 ĝi ricevis de imperiestro Leopoldo la 1-a rajton okazigi tri fojrojn pojare.

Granda malfeliĉo por la urbo estis incendioj. La urbo forbrulis en 1717, denove en 1767 kaj preskaŭ tute en la bazojn en la jaro 1820.

En la 19-a jarcento Benešov apartenis al distrikto Bruntál kaj la urbo fariĝis signifa centro de teksindustrio. En la urbo estis ankaŭ bierfarejo, uzino por produktado de likvoroj kaj fruktsukoj. La minado de ercoj estis renovigita en 1830, sed en 1887 ĝi estis ĉesigita. La minejoj estis denove funkciaj en la jaroj 1951-1992.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 256
18804 200
18904 442
19004 367
19103 826
19213 376
JaroLoĝantoj
19303 409
19501 727
19612 199
19702 499
19802 631
19912 602
JaroLoĝantoj
20012 483
20142 301
20162 266
20172 253
20182 235
20192 253
JaroLoĝantoj
20202 249
20212 176
20222 246
20232 253
20242 214

Partoj de urbo

[redakti | redakti fonton]
  • Horní Benešov
  • Luhy

Ambaŭ partoj situas sur katastra teritorio Horní Benešov.

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]