Hostie | |
hungare: Keresztúr | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Hostie | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Zlaté Moravce |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Konata loko | Hruŝova burgo |
Situo | Hostie |
- alteco | 248 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 27′ 00″ N 18° 26′ 15″ O / 48.45000 °N, 18.43750 °O (mapo) |
Areo | 28,169762 km² (2 816,98 ha) |
Loĝantaro | 1 203 (31.12.2010) |
Denseco | 42,71 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1156 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 951 94 |
Telefona antaŭkodo | +421-37 |
Aŭtokodoj | ZM |
NUTS | 500283 |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.hostie.sk | |
![]() |
Hostie, hungare Keresztúr [kerestUr] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Hostie situas laŭ rojo fine de sakovojo. Zlaté Moravce troviĝas je 8 km.
La fortikaĵo konstruiĝis antaŭ ol 1293. En 1403 la reĝo okupis ĝin de la ribelantoj. En 1446 la husanoj okupis ĝin. Proksimume dum la fortikaĵokonstruado ankaŭ apuda vilaĝo formiĝis. La Habsburgoj detruis ĝin en 1708 kaj neniam ĝi rekonstruiĝis.
Oni loĝis tie jam dum erao de la romianoj. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1332 en latina formo "Ecclesia Sancte Crusis", en 1388 en hungara formo "Keresztwr" apartenanta al la supre menciita fortikaĵo. En 1424 la setlejo estis doganprena loko. En 1714 oni komputis tie 44 familiojn, post 5 jaroj jam 137 familiojn. En 1828 loĝis tie 715 vilaĝanoj en 104 domoj. Lernejo ekfunkciis en 1831. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Keresztúr 924 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Zlaté Moravce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la vilaĝanoj apogis la partizanojn. En 2001 vivis en Hostie 2537 homoj, (2522 slovakoj).
En fortikaĵo de Hrussó mortis hungara jezuito Gáspár Szarka.