Hradec-Nová Ves estas silezia vilaĝo situanta en distrikto Jeseník en Ĉeĥio, proksimume 12 km de urbo Jeseník. Vivas ĉi tie 395 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Písečná, Velké Kunětice, Mikulovice kaj Supíkovice.
La unua mencio pri la vilaĝo Hradec estas el la jaro 1424 (mencio el la jaro 1351 ne estas unusignifa). La nomo estas derivita de pola "grodzić", eĉ kiam ĝi unuafoje aperas kiel persona nomo. Kiel la nomo tiel ankaŭ restaĵoj de fortikaĵo pruvas, ke ĉi tie staradis malpli granda burgo. El priskribo de la bieno el la jaro 1613 evidentas, ke la korto estis ĉirkaŭita per densaj arbaroj, antaŭ la korto troviĝis fiŝlago kaj apud ĝi staris nove konstruita segejuzino.
Vilaĝo Nová Ves estiĝis en la jaro 1685 per divido de unu el mikulovicaj kortoj, kiu estis nomata Studený. La korto estis ekonomie neprofitdona, tial episkopa administrcio donis ordonon por ties divido. Post la jaro 1848 estis ambaŭ vilaĝoj administre kunigitaj. Vivis ĉi tie precipe germana loĝantaro. Ekde la jaro 1976 la vilaĝoj fariĝis parto de Mikulovice ĝis la jaro 1990, kiam ili denove memstariĝis kiel komuna tutaĵo Hradec-Nová Ves.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 690 |
---|
1880 | 749 |
---|
1890 | 768 |
---|
1900 | 826 |
---|
1910 | 800 |
---|
1921 | 753 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 931 |
---|
1950 | 549 |
---|
1961 | 542 |
---|
1970 | 431 |
---|
1980 | 336 |
---|
1991 | 270 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 305 |
---|
2014 | 371 |
---|
2016 | 387 |
---|
2017 | 397 |
---|
2018 | 400 |
---|
2019 | 410 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 401 |
---|
2021 | 363 |
---|
2022 | 373 |
---|
2023 | 385 |
---|
2024 | 395 |
---|
Partoj de municipo Hradec-Nová Ves (1) |
---|
|
|