Huandoi | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
monto | |||
Alteco |
6 395 m | ||
Geografia situo | 9° 2′ S, 77° 40′ U (mapo)-9.0286111111111-77.665555555556Koordinatoj: 9° 2′ S, 77° 40′ U (mapo) | ||
| |||
Huandoi aŭ Huandoy[1][2][3] (probable el keĉua ŭantuj, transpasi, porti, porti pezan ŝarĝon)[4] aŭ Tullparaju[5] (eble el la keĉua tullpa toska fajrejo, forno, rahu neĝo, glacio, monto kun neĝo,[6][7]) estas monto situa ene de la Nacia Parko Huascarán en Ankaŝo, Peruo. Ĝi estas la dua plej alta pinto de la Blanka Montaro en Andoj, post Huascarán. Tiuj du montopintoj estas tre najbaraj, separate nur de la glacia valo Llanganuco (kiu enhavas la lagojn Llanganuco) je 3,846 msm.
Ĝi estas neĝo-ĉapa monto kun kvar pintoj aranĝitaj laŭ formo de fajrujo, nome la plej alta el kiuj estas 6,395 m. La kvar pintoj estas ĉiuj ĉirkaŭ 6,000 m, kaj estas la jenaj:[5]
Ĝi estis unuafoje grimpita en 1932 fare de germana grupo.[8] La ascendo el la lagoj Llankanuku okazis unuafoje en 1976.