Humlikon | |
---|---|
former municipality of Switzerland • Ortschaft | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Andelfingen |
Koordinatoj | 47° 34′ 36″ N 8° 40′ 13″ O / 47.57667 °N, 8.67028 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 36″ N 8° 40′ 13″ O / 47.57667 °N, 8.67028 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 437 |
Areo | 3,70 km² |
Alteco | 438 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8457 |
Komunumkodo | 0032 |
Humlikon estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 437 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
La komunumo Humlikon situas en la Zurika Vinlando inter Ŝafhaŭzo kaj Zuriko. De la areo de la komunumo 63.5% estas utiligataj por la agrikulturo, 28.4% kovritaj per arbaro, 2.7% utiligitaj por trafiko kaj 5.4% por setlado.
La komunumo Humlikon limas en nordo al la distriktĉefloko Andelfingen, en nordoriento al Adlikon, en oriento al Dägerlen, en sudoriento al Henggart, en sudo al Neftenbach kaj en okcidento al Dorf.
Humlikon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas per poŝtaŭtobuslinio konektita al la Zurika Trafik-Unio. La plej proksima alveturejo al la nacia svisa aŭtovojo A4 troviĝas en distanco de proksimume 2 kilometroj en Henggart.
La unua dokumenta mencio de Humlikon datas la 12-an de julio 1228 kiam la monaĥo Konrado de Humlicon aŭtentikigis vendon. Ĝis la 6-an de majo 1872, kiam Humlikon post 20-jara strebado sendependiĝis, ĝi estis municipo de la komunumo Andelfingen.
Kiam la 4-a de septembro 1963 akcidentiĝis aviadilo de la modelo Caravelle kun registronumero HB-ICV de Swissair en Dürrenäsch, Kantono Argovio. 74 pasaĝeroj mortis; 43 el inter ili devenis de Humlikon, tio estis kvinono de la tiama loĝantaro. Estis 19 geedzaj paroj kaj 5 unuopuloj el inter ili la tuta komunuma registaro. Pli ol 40 infanoj fariĝis orfoj kaj la komunumo devis dumtempe esti administrata komisarie de la kantono.