Ian Gibson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1939 (85-jaraĝa) en Dublino | ||||
Lingvoj | hispana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio (1984–) Irlando vd | ||||
Alma mater | Kolegio Triunuo Newtown School, Waterford (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto hispanisto scenaristo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ian GIBSON (Dublino, 21a de aprilo 1939) estas hispanisto de irlanda deveno kaj kun hispana ŝtataneco ekde 1984. Fakulo en hispana nuntempa historio, li estas konata, ĉefe pro siaj biografiaj verkoj pri Federico García Lorca, Salvador Dalí, Antonio Machado kaj Luis Buñuel, inter aliaj, same kiel pro verkoj pri la Hispana Enlanda Milito kaj la diktaturo de la generalo Franko.
Li studis en la Trinity College en Dublino, kie li elektis la hispanan kun la franca. En tiu epoko li trovis libron de la Cigana Romancaro (1928) de Federico García Lorca. Li trovis konekton inter Irlando kaj Andaluzio, kio memorigis al li la verkon Riders to the Sea (1904) de la irlanda John Millington Synge (1871-1909).
Li estis profesoro pri hispana literaturo en Dublino kaj Londono fine de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj jaroj, dum li faris esplorojn pri diversaj aspektoj de la historio de Hispanio dekomence pri la murdo de Lorca.
En 1975 — jaro de la morto de Franco — li abandonis la instruistan vivon por dediĉi sin al verkado. Li translokiĝis al Suda Francio, kaj post tri jaroj tie, li fiksis rezidejon en Hispanio en 1978.