Ibn al-Nadim | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
مُحمَّد بن إسحٰق بن مُحمَّد بن إسحٰق البغدادي | ||
Naskiĝo | 10-a jarcento en Bagdado | |
Morto | 30-an de novembro 994 | |
Religio | islamo vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Profesio | ||
Okupo | librovendisto historiisto bibliografo verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Al-Fihrist vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Abu'l-Faraĝ Muhammad bin Is'hāq al-Nadīm (arabe ابوالفرج محمد بن إسحاق النديم) (m. 17-a de septembro, 995 aŭ 998) estis islama fakulo kaj bibliografo, eble de persa deveno.[1] Li estas fama kiel aŭtoro de la Kitāb al-Fihrist. Ĝi estas, en liaj propraj vortoj "Indekso de libroj de ĉiuj landoj, arabaj kaj ne-arabaj, kiuj estas nune en arabaj lingvo kaj skribmaniero, en ĉiu branĉo de sciaro; enhavante informon pri ties kompilantoj kaj la klasoj de ties aŭtoroj, kune kun la genealogioj de tiuj personoj, la datoj de ties naskoj, la longo de ties vivoj, la tempoj de ties mortoj, la lokoj al kiuj ili apartenas, ties meritoj kaj ties mankoj, ekde la komenco de ĉiu scienco kiu estis inventita ĝis la nuna epoko: nome, la jaron 377 de la Heĝiro."[2]