Ignacio Aldecoa | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | José Ignacio de Aldecoa e Isasi |
Aliaj nomoj | Igna |
Naskiĝo | 24-an de julio 1925 en Vitorio |
Morto | 15-an de novembro 1969 (44-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Alma mater | Universitato de Salamanko ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Josefina Aldecoa (1952–1969) ![]() |
Parencoj | Adrián Aldecoa (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto poeto romanisto novelisto ![]() |
Ignacio ALDECOA (naskiĝis la 24-an de julio 1925 en Vitoria-Gasteiz, mortis la 15-an de novembro 1969 en Madrido) estis hispana aŭtoro de romanoj, noveloj kaj poezio, elstare ĉe rakontoj.[1] Li estis grava figuro en la kunteksto de nova realismo de la romanoj de la Generacio de la 50-aj jaroj en Hispanio.[2]
Aldecoa studis en la Fakultato pri Artoj de la Universitato de Madrido, kaj poste loĝis en Usono. Liaj unuaj eldonitaj verkoj estis kolektoj de poezio, eldonitaj en 1947 kaj 1949 - lia unua romano estis eldonita en 1954. "El fulgor y la sangre", parto de projektita trilogio kies dua parto estis "Con el viento solano" (1956) kaj tria parto neniam publikiĝis; li ne sukcesis gajni la gravan Premion Planeta per nur unu voĉdono.
Aldecoa estis sufiĉe fekunda verkisto, li produktis ses romanojn kaj same multajn librojn pri rakontoj kaj pri vojaĝoj. Li apartenas al tiu dua generacio de romanistoj postmilita, kiuj (male al Camilo José Cela, Carmen Laforet, Miguel Delibes kaj similaj) estis ankoraŭ tre junaj kiam la milito finiĝis kaj havis neniun rektan personan implikiĝon en ĝi. Ene de la evidentaj limoj diktitaj de la prudento, Aldecoa celas trakti la temon de la Hispana Enlanda Milito senpartie en El fulgor, kiu enhavas multajn ekbrilaĵojn kaj rememorojn de la 1930-aj jaroj, kvankam la agado de la romano mem disvolviĝas en 1948, unu jardekon post la milito.
Lia rakonta verko reflektis la novrealisman fluon en Hispanio en la 1950-aj jaroj, kaj liaj rakontoj havas la guston de sperto sentita kaj vivita. Li ankaŭ estis ĵurnalisto kaj radio-dissendanto, kaj verkis kvar filmmanuskriptojn.
Ŝajne, Aldecoa planis verki tri trilogiojn, unu por maristoj, alia por ministoj kaj tria miksante policanojn, ciganojn kaj taŭrludistojn.
Alicia Bleiberg, krom konstrui kompletan kronologian ordon, klasigis la novelojn de Aldecoa en ok temaj grupoj: nome «metioj, meza klaso, malriĉaj kvartaloj, rura migrado al grandurbo, strangaj vivoj, infanoj, soleco de maljunuloj, kaj abulio, la vakuo de la riĉaj homoj».[3] Oni publikigis ilin kiel kolektoj aŭ en novelaj antologioj: