Ilhéus

Koordinatoj: 14° 47′ 20″ S 39° 02′ 56″ U / 14.78889 °S, 39.04889 °U / -14.78889; -39.04889 (mapo)
Ilhéus
municipo
la katedralo sankta Sebastiano
Flago
Oficiala nomo: Ilhéus
Lando Brazilo Brazilo
Subŝtato Bahio
Mezoregiono Sudo de Bahio
Mikroregiono Ilhéus-Itabuna
Situo urba centro
 - koordinatoj 14° 47′ 20″ S 39° 02′ 56″ U / 14.78889 °S, 39.04889 °U / -14.78889; -39.04889 (mapo)
Areo 1 760,004 km² (176 000,4 ha)
Loĝantaro 184 236 (2010)
Denseco 104,68 loĝ./km²
Horzono UTC-3
Poŝtkodo 45650
Situo ene de Bahio
Situo ene de Bahio
Situo ene de Bahio
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Vikimedia Komunejo: Ilhéus
Retpaĝo: http://www.ilheus.ba.gov.br
Portalo pri Brazilo

Ilhéus estas municipo en la brazila subŝtato Bahio, kiu havis 184.236 loĝantojn en 2010 [1].

Esperanto en Ilhéus

[redakti | redakti fonton]

"Grupo Esperantista de Ilhéus" (GEI) fondiĝis en la 3-a de aprilo 1954. La unua estraro estis:

Prezidanto kaj fondinto Eléus Leonardo de Sá, vicprezidanto Waldomiro Oliveira Cruz, 1-a sekretario Aloysio Rebouças, 2-a sekretario Antônio Magno Rosa, kasisto Anésio Ribeiro da Silva, bibliotekisto, Waldelice Cruz Oliveira, direktoro de informado kaj revuo José D. Coelho.

La loko de la fondiĝo estis la sidejo de la Sindikato de la Publikaj Funkciuloj de Ilhéus, kie ĝi funkciis ĝis 1964, kiam, okaze de la militista puĉo de la 1-a de aprilo de tiu jaro, la militistoj invadis la sidejon de tiu organizo kaj ne distingis GEI de la Sindikato, kiun la militistoj konsideris komunistan ĉelon kaj bruligis la tutan provizon de la grupo.

En 1979 okaze de la dudek kvina fondodatreveno de la grupo li okazigis la 1-an Esperantistan Semajnon de Ilhéus.

Krom tio, en 1981 li sukcesis la aprobon de strato Esperanto kaj en 1987 la starigon de busto de D-ro Zamenhof ĉe la ĝardenoj de la Municipa Sekretariejo de Edukado de Ilhéus.

Mapo de la Kapitaneco de Ilhéus 1640

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. IBGE. Ilhéus (HTML). Censo 2010. Alirita 2011-11-26 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]