Indira Goswami | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de novembro 1942 en Guvahati | ||||
Morto | 29-an de novembro 2011 (69-jaraĝa) en Gauhati Medical College and Hospital | ||||
Lingvoj | asama vd | ||||
Ŝtataneco | Barato (1950–) Dominio de Barato (1947–1950) Brita Raĝo (–1947) ![]() | ||||
Alma mater | Cotton University (en) ![]() Tarini Charan Girls School (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Mamoni Raisom Goswami vd | ||||
Okupo | poeto akademiulo ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Man from Chinnamasta ❦ Pages Stained With Blood vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Indira GOSWAMI [indira gosvami], (naskiĝis la 14-an de novembro 1942 en Guvahati, Asamo, Barato, mortis la 29-an de novembro 2011 en Guvahati), estis asamlingva verkistino, kiu verkis romanojn, novelarojn, poezion, aŭtobiografion kaj esplorstudon pri la Ramajano. En la asama lingvo, ŝia plumnomo estas Mamoni Raisom Goswami [mamoni rajsom gosvami].
Jam de siaj lernejaj jaroj ŝi verkadis beletraĵojn, sed pli intense ekverkadis post la tragika morto de sia edzo en 1967, nur 18 monatojn post la geedziĝo. Ŝiaj plej konataj romanoj pritraktas la tristajn vivojn de vidvinoj en hindua Barato.
La premion Gjanpith—la plej prestiĝa beletra premio de la barata registaro—ŝi gajnis por la jaro 2000. Ŝi laboris kiel profesoro en la fakultato de modernaj barataj lingvoj kaj literaturo en la Universitato de Delhio.
Ankaŭ notindas ŝia engaĝiĝo en diskutoj inter la barata registaro kaj ULFA, la malpermesita, milita organizaĵo kiu postulas sendependan, suverenan Asamon.