Institución Libre de Enseñanza | ||
---|---|---|
lernejo | ||
Komenco | 29-a de oktobro 1876 vd | |
Fino | 1939 vd | |
Geografia situo | 40° 26′ 5″ N, 3° 41′ 48″ U (mapo)40.4348281-3.6967562Koordinatoj: 40° 26′ 5″ N, 3° 41′ 48″ U (mapo) | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
| ||
Fondinto(j) | Francisco Giner de los Ríos vd | |
La Institución Libre de Enseñanza (Libera Institucio de Instruado aŭ Libera Instru-Institucio) aŭ ILE estis pedagogia projekto kiu disvolviĝis en Hispanio dum duono da jarcento (1876-1936), inspirita en la filozofio krausista enkondukita en la Centra Universitato de Madrido fare de Julián Sanz del Río, kaj kiu havis gravajn rezultojn sur la intelekta vivo de la hispanoj, ĉar ĝi plenumis fundamentan laboron de plinovigo.
En 1876, Laureano Figuerola, unua prezidanto de la Institucio, inaŭguris la Asociación de la Institución Libre de Enseñanza (Asocio de la Libera Institucio de Instruado) kaj kun grupo de universitataj profesoroj (Francisco Giner de los Ríos, Gumersindo de Azcárate, Teodoro Sainz Rueda kaj Nicolás Salmerón, inter aliaj) separitaj de la Centra Universitato de Madrido ĉar ili estis defendintaj la instruliberecon kaj estis malakceptintaj alĝustigi sian instrumanieron al ajna oficiala dogmo en religiaj, politikaj aŭ moralaj aferoj, sekvis edukan laboron ekster la reguloj de la ŝtato kreante propran edukan institucion kaj privatan kaj eksterreligian (ILE), kiu komencis unuarange ĉe la universitata instruado kaj poste etendis al la baza kaj meza edukadoj.
Apogis kaj sekvis la projekton intelektuloj kiel: Joaquín Costa, Leopoldo Alas (Clarín), José Ortega y Gasset, Gregorio Marañón, Ramón Menéndez Pidal, Antonio Machado, Joaquín Sorolla, Augusto González de Linares, Santiago Ramón y Cajal aŭ Federico Rubio, inter aliaj gravuloj engaĝiĝintaj en la eduka, kultura kaj socia plinovigoj.