![]() |
- La mallongigo LU en Inwil LU staras por la svisa Kantono Lucerno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Inwil. |
Inwil | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Inwil | |
Vilaĝocentro de Inwil kun preĝejo | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Hochdorf |
Koordinatoj | 47° 7′ 20″ N 8° 21′ 1″ O / 47.12222 °N, 8.35028 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 20″ N 8° 21′ 1″ O / 47.12222 °N, 8.35028 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2140 |
Areo | 10,32 km² |
Alteco | 423 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6034 |
Komunumkodo | 1033 |
![]() | |
Mapo de Inwil | |
Inwil estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2140 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
La Inwil etendiĝas de la suda fino de la montoĉeno Lindenberg, la tiel nomita Inwilerberg [monto de Inwil] ĝis la norda bordo de la rivero Reuss.
La komunumo limas en nordo al Ballwil, Sins kaj Dietwil (la lastaj du situas en Kantono Argovio), en oriento al Honau kaj Gisikon, en sudo al Root kaj Buchrain, kaj en okcidento al Eschenbach.
Inwil estas konektita al la publika trafikreto per la loka buslinio 22 de Lucerno.
La komunumo disponas pri komuna alveturejo kun Gisikon al la nacia svisa aŭtovojo A14 en distanco de 4 km de la vilaĝo centro.
La unua dokumenta mencio de Inwil datiĝas el la jaro 1145 kiel Ingenwilare.
Sur la teritorio de la komunumo situas la restaĵoj de kastelo de la Senjoroj de Iberg. Inwil apartenis kune kun la preĝejo kaj kelkaj liberaj bienoj supozeble al la jurisdikcio de la Baronoj de Eschenbach. Apud Fahr, malnova pasejo trans la rivero Reuss troviĝas la restaĵoj de setlejo, kiu estis loĝita dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj, kaj la ruinoj de la urbeto Eschenbach, kiu estis detruita en la jaro 1309. Tiu loko hodiaŭ nomiĝas Alt-Eschenbach (Malnoveschenbach).
Post la reĝmurdo en la jaro 1308 la Habsburgoj konfiskis la posedaĵon de la Senjoroj de Eschenbach, kaj Inwil fariĝis servuto de la Senjoroj de Aarburg kaj poste de Lütishofen, kiuj transdonis la rajtojn en la jaro 1479 al la Abatejo Beromünster, kiu siavice en la jaro 1480 integriĝis al Lucerno. Ĝis la jaro 1798 la komunumo apartenis al la lucerna voktejo Rothenburg kaj ek de tiam al la unue helveta kaj ek de 1803 lucerna distrikto Hochdorf.
|