Ne miskomprenu kun komunumo Ináncs!
Inárcs (inArĉ) estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Dabas.
Inárcs situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Lajosmizse-Kecskemét. Aŭtoŝoseo M5 Budapeŝto-Szeged preteriras, havanta aliĝon. Urboj Dabas kaj Ócsa estas proksime. Budapeŝto troviĝas je 35 km-oj.
Dum la bronzepoko la komunumo jam estis loĝata. La unua skriba mencio pri la preĝejo devenas el 1263. Dum erao de la turkoj la loĝantoj rifuĝis al la proksimaj urboj. En 1889 la fervojo ekfunkciis, en 1897 Lajos Tolnay (inĝeniero) konstruigis lernejon kaj kastelon. En 1945 la komunumo memstariĝis, sed poste iĝis kunvilaĝo de Kakucs. Ekde 1990 Inárcs estas memstara vilaĝo (municipo).
Vidindaĵoj estas 2 preĝejoj. La romkatolika Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Inárcs) en 1962 konstruiĝis, sed la turo 17 m-ojn alta nur poste en 1980.
En ekstra parto de Inárcs naskiĝis arkitekto Dezső Zrumeczky.