István Láng | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1933 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de oktobro 2023 (90-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1950–1958) ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento muzikologo ![]() |
István Láng [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Láng István estis hungara komponisto, altlerneja instruisto.
István Láng [1] naskiĝis la 1-an de marto 1933 en Budapeŝto kaj mortis la 23-a de oktobro 2023.
István Láng studis inter 1950-1958 en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Viski kaj Ferenc Szabó (komponisto). Jam inter 1957-1960 li estis asistanto en Teatro- kaj Filmoarta Altlernejo. Inter 1966 kaj 1984 li estis muzika konsilisto de Pupteatro (Budapeŝto). Li ankaŭ instruis en la Muzikarta Altlernejo inter 1973-2006, kie li atingis pli altajn instruajn rangojn. Kelkfoje li estis gastoinstruisto en Usono kaj Meksiko. Dum la plena instrua periodo li ankaŭ komponadis. Li ricevis premiojn inter 1961-2009.