István Szondy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de decembro 1925 en Berettyóújfalu |
Morto | 31-an de majo 2017 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | modernpentatlonisto skermisto rajdisto sporta trejnisto |
István Szondy [iŝtvAn sondi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szondy István estis hungara moderna pentatlonisto, skermisto, rajdisto, olimpiano, olimpika kaj dufoja monda ĉampiono, trejnisto, sportinstruisto.
István Szondy[1] naskiĝis la 29-an de decembro 1925 en Berettyóújfalu, li mortis la 31-an de majo 2017 en Budapeŝto.
István Szondy akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1950. Inter 1952-1956 li estis ankaŭ trejnisto en Budapeŝto. En 1956 post la Olimpiko li disidis al Okcidenta Germanio, kie li estis trejnisto ĝis 1999, poste li pensiuliĝis. Ekde 2000 li vivis denove en Hungario. Li havis edzinon. Li ricevis hungarajn premiojn en la fruaj 1950-aj jaroj kaj en 2016.
István Szondy estis naĝisto en Cegléd inter 1946-1947, poste pentatlonisto kaj rajdisto en Budapeŝto ĝis 1957. Li estis hungara pentatlona ĉampiono kvinfoje inter 1949-1954 escepte unu unuoble, ankaŭ hungara skerma ĉampiono en 1951 teame. Li estis pentatlona olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun ora medalo teame, krome en Hungario en la Somera Olimpiko 1956 rajdista olimpiano sen rezulto. En mondĉampionumoj li estis la unua dufoje en 1954 kaj 1955 en moderna pentatlono teame.