Ivan Truŝ | |
---|---|
Truŝ kiel studento | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1869 en Brodi |
Morto | 22-an de marto 1941 (72-jaraĝa) en Lvivo |
Tombo | Liĉakiva tombejo 49° 50′ 03″ Nordo 24° 03′ 09″ Oriento / 49.83406 °N, 24.05253 °O (mapo) |
Lingvoj | ukraina |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Okcident-Ukrainia Popola Respubliko Ukraina Popola Respubliko |
Alma mater | Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Ariadna Trush (en) |
Infanoj | Ariadna Slonevska (en) , Roman Trush (en) , Myron Trush (en) |
Okupo | |
Okupo | antropologo artokritikisto pentristo mecenato |
Ivan Ivanoviĉ TRUŜ (ukraine: Іван Іванович Труш; naskiĝinta la 17-an de januaro 1869 en Visocko apud Brodi, mortinta la 23-an de marto 1941 en Lvivo) estis ukraina pentristo kaj literaturkritikisto.
Truŝ frekventis inter 1881 kaj 1887 la Kronprinco-Rudolfo-gimnazion en Brodi pri kio memorigas onin ekde 1984 monumento. Poste li studis en Krakovo ĉe la Artakademio ĉe Leon Wyczółkowski kaj Jan Stanisławski. Sekvis studoj en Munkeno (ĉe Anton Ažbe) kaj Vieno.
Studvojaĝe li vidis Romon, Krimeon, Egipton kaj Palestinon. Krome Truŝ plurfoje restadis en Kievo kie li mallongan tempon eĉ mem instruis ĉe la desegno-lernejo de Mikola Muraŝko.[1]
Dum la lastaj vivojaroj li laboris en Lvivo. Kolektoj de bildoj liaj troviĝas en la lviva Muzeo pri ukraina arto kaj en la vilao de la artista en Lvivo (Truŝ-strato nr 28). Amiko lia estis Ivan Franko kaj bopatro lia la historiisto kaj grava politika filozofo Miĥajlo Drahomanov.
Nuntempe gimnazio en Brodi portas lian nomon.