Jacob Tobia | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1991 (33-jaraĝa) en Raleigh | |
Loĝloko | Los-Anĝeleso vd | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Alma mater | Universitato Duke Raleigh Charter High School (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | produktoro produktoro televida produktoro ![]() | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jacob TOBIA (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1991) estas usona GLAT-rajta aktivulo, verkisto, produktisto, televida mastro kaj aktoro. En la jaro 2019, ri publikigis sian memorverkon kies titolo estas Sissy: A Coming-of-Gender Story. Ri estas ankaŭ la voĉo de la rolulo Double Trouble en animaciitaj serioj She-Ra and the Princesses of Power de DreamWorks'.[1]
Geavoj de Tobia estis sirianoj kiuj enmigris en Usonon en la 1950-aj jaroj kiuj parolis la araban, pri kiu Tobia diris ke ĝi estas "la lingvo kiun mi ne parolas sed dezirus ke mi povu."[2][3] Tobia kreskis en Raleigh, Norda Karolino, en metodisma familio kaj diplomiĝis en 2010 disde Alta Lernejo de Raleigh Charter, servante tie kiel prezidanto de la Alianco de Samseksemuloj kaj Aliseksemuloj kaj estante aktiva en studenta estraro.[4][5] Tobia proponiĝis al Harvardo, kaj estis akceptita, sed elektis iri al Duke anstataŭe[6] kie ri diplomiĝis summa cum laude en Universitato Duke kun grado en Homrajta Porparolo.[7] Estante studento en Duke, Tobia servis kiel la vicprezidanto por egaleco kaj eliro por Dukea Studenta Estraro, estis kun-prezidanto de Bluaj Diabloj Unuigitaj, kaj prezidanto de Dukeaj Studentaj por Genra Neŭtraleco.[8]
Tobia estas scienculo de "Point Foundation",[7] scienculo Harry S. Truman,[9] kaj ricevanto de la Nacia Voĉa kaj Aga Aljuĝo de Universitateja Fiero. Riaj verkoj estis atentitaj en MSNBC, MTV, The Huffington Post, The Washington Post, The New York Times, The Guardian, BuzzFeed, Jezebel kaj aliaj amaskomunikilaraĵoj. Ri ankaŭ servis sur konferencaj paneloj kaj parolis en Harvarda Universitato, Princetona Universitato, Kolumbia Universitato, kaj diversaj Usonaj GLAT-aj konferencoj. Ri laboris por la Unuigitnaciara Fondaĵo, la Homrajta Kampanjo, kaj la "Astraea Lesbian Foundation for Justice" antaŭ komenci karieron je televido.[10]
Ri provizis la voĉon de Double Trouble en sezono 4 de She-Ra and the Princesses of Power.[11]
Tobia uzas en la angla la ununombran they.[12]