Jacques François Antoine IBERT (la 15an de aŭgusto 1890 – la 5an de februaro 1962) estis francakomponisto.
Li skribis plurajn orkestrajn verkojn, operojn, ĉambrajn pecojn, pianomuzikon, kantojn, korusmuzikon kaj ankaŭ muzikon por filmoj ĝis ĉirkaŭ 1960. La muziko de Ibert estas priskribita kiel malpeza kaj esenca, ofte sprita kaj imagive reĝisorita kun bonaj melodioj. Li ankaŭ estis estro de la Vilao Medici, la instituto de la Franca Akademio en Romo, de 1937 ĝis 1960 kun la escepto de la jaroj dum la Dua Mondmilito.
En 1919 li gajnis la Prix de Rome por la kantato "Le Poète et la fée", kiu donis al li la ŝancon vivi kaj labori en la Vilao Medici, la Franca Akademio en Romo. Ĉi tie li verkis la popularan simfonian serion Escales (1922). En 1937, Ibert estis nomumita direktoro de la Franca Akademio en Romo, pozicio kiun li tenis ĝis 1960.
Dum la Dua Mondmilito, lia muziko estis malpermesita fare de la Vichy-reĝimo, kaj li poste devis ekziliĝi en Svislando.
En 1955, Ibert estis nomumita estro de la Réunion des Théâtres Lyriques Nationaux, kiu respondecis pri kaj la Pariza Opero kaj la Opéra-Comique. Lia sano signifis ke li devis eksiĝi de sia posteno post malpli ol jaro. Baldaŭ poste li estis elektita al la Académie des Beaux-Arts[2]. Li mortis en Parizo.
Performed by Michael Henoch, Larry Combs and William Buchman
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
Ibert komponis muzikon ĝis ĉirkaŭ 1960. Li skribis muzikon en la plej multaj ĝenroj: orkestraj verkoj, opero, ĉambra muziko, piana muziko, kantoj, korusmuziko kaj filmomuziko. Popularaj verkoj estis la simfonia serio Escales (1922), la opero Angélique (1926) kaj la ĉambra orkestra verko Divertissement (1930).
Aliaj komponaĵoj inkludas Le Roi d'Yvetot (1928), L'Aiglon Cardinal (1937, kun Arthur Honegger), La Ballade de la geôle de Reading (1921, simfonia poemo post Oscar Wilde, kiel baleto en 1947), Escales (1922, baleteldono en 1948), konĉerto por fluto kaj orkestro (1934), Concertino da camera por aldsaksofono kaj 11 instrumentoj (1934), Symphonie concertante por hobojo kaj arĉaj (1951) kaj arĉa kvarteto de 1942 [2].
La muziko de Jacques Ibert estis priskribita kiel decida kaj humura, kun pli fortaj lirikaj ecoj en pli postaj verkoj [3]. Li estis sperta instrumentisto kaj estas konata pro siaj buntaj orkestraj verkoj.
↑Kuhn, Laura (ed.) Ibert, Jacques (François Antoine), Student Encyclopedia of Music, vol. 2, Schirmer Reference New York, published 1999, accessed 18 September 2010 necesas abono
↑ 2,02,1Laederich, Alexandra, "Ibert, Jacques."Grove Music Online. Oxford Music Online, accessed 18 September 2010 necesas abono
↑Langham Smith, Richard 1992, "Ibert, Jacques."The New Grove Dictionary of Opera, Grove Music Online, accessed 18 September 2010 necesas abono