Jakob Frank | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | יַעֲקֹב יוֹסֵף בן יְהוּדָה לייב | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1726 en Korolivka | |
Morto | 10-an de decembro 1791 (65-jaraĝa) en Offenbach | |
Mortis pro | apopleksio vd | |
Tombo | Offenbach vd | |
Religio | frankismo vd | |
Etno | judoj vd | |
Lingvoj | judhispana vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd | |
Familio | ||
Infanoj | Eve Frank vd | |
Profesio | ||
Okupo | rabeno • astrologo • ĉefherezulo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jacob Joseph FRANK[1] (en hebrea: יעקב פרנק; en pola: Jakub Józef Frank;[2][3] denaske Jakub Lejbowicz; 1726 – 10a de Decembro, 1791) estis 18a-jarcenta Pol-Judo[4] religiestro kiu postulis esti reenkarnaĵo de la mem-proklamita mesio Sabbatai Zevi (1626–1676) kaj ankaŭ de la biblia patriarko Jakobo. La judaj aŭtoritatoj en Pollando ekskomuniis Frank kaj liajn sekvantojn pro iliaj herezaj doktrinoj kiuj inkludis diigon de li mem kiel parto de triunuo kaj aliaj polemikigaj konceptoj kiel nov-karpokrata "purigo pere de trarompo".[5]
Frank ŝajne kreis novan tendencon de judismo, referencata kiel Frankismo, kiu aligis kelkajn aspektojn de Kristanismo en Judismon. La disvolvigo de tiu Frankismo estis unu el la konsekvencoj de la mesia movado de Sabbatai Zevi. Tiu religia mistikismo proponis sociekonomiajn ŝanĝojn inter la judoj de Pollando, Litovio kaj Rutenio.