James Dwight DANARS (12a de Februaro, 1813 – 14a de Aprilo, 1895) estis usona geologo, mineralogo, vulkanologo, kaj zoologo. Li faris pionirajn studojn pri monto-formado, vulkana aktiveco, kaj la origino kaj strukturo de kontinentoj kaj oceanoj ĉirkaŭ la mondo.
Gradiĝinta en 1833,[1]:7[2] por la venontaj du jaroj li estis instruisto pri matematiko por midŝipmanoj en la Usona Mararmeo,[2] kaj navigis tra la Mediteraneo pro siaj taskoj. En 1836 kaj 1837 li estis helpanto de la Profesoro Benjamin Silliman en la kemia laboratorio de Yale,[1]:7[2] kaj poste, dum kvar jaroj, estis mineralogo kaj geologo de la Usona Esplorekspedicio, estrita de la kapitano Charles Wilkes, en la Pacifika Oceano.[2][3] Liaj laboroj por prepari la informojn pri siaj esploroj okupis partojn de dektri jaroj post sia reveno al Usono en 1842. Liaj notlibroj el la kvar jaroj de veturado enhavis kvin dek desegnojn, mapojn kaj diagramojn. Li esploris partikulare la vulkanojn de Monto Ŝasta kaj de Havajo.
↑ 1,01,1Dingus, Lowell. (2018) King of the Dinosaur Hunters: The life of John Bell Hatcher and the Discoveries That Shaped Paleontology.. Pegasus Books. ISBN 9781681778655.
↑ 2,02,12,22,3"Prof. Dana Dead". The Dayton Herald. 15a de Aprilo, 1895. p. 1. Alirita la 1an de Septembro, 2021 – via Newspapers.com. open access